Lanterna Festo

Lanterna Festo en Shijiazhuang.

La Lanterna Festo, LanternofestoJŭanŝoa Festo (ĉine:tradicie=元宵節, simpligite=元宵节,pinjino=Yuánxiāojié) aŭ Shang Juana Festo (tradicie=上元節, simpligite=上元节, pinjine=Shàngyuánjié) estas fama festo en Ĉinio. La festo en Malajzio kaj Singapuro nomiĝas aŭ "Tết Thượng Nguyên" aŭ "Tết Nguyên Tiêu" (Tết Nguyên tiêu en Vjetnamio). Estas festo festita je la dekkvina tago de la unua monato en la luna kalendaro, la lasta tago de la lun-kalendara festo Ĉina Nova Jaro. Ĝi ne devas esti konfuzata kun la Aŭtunmeza Festo, kiu estas foje ankaŭ sciita kiel la "Lanterna Festo" en lokoj kiel Singapuro kaj Malajzio. Dum la Lanterna Festo, infanoj eliras ĉe nokto al temploj portante paperajn lanternojn por solvi enigmojn per la lanternoj (ĉine: tradicie=猜燈謎, simpligite=猜灯谜pinjine=cāidēngmí). Ĝi oficiale finas la feston de la Ĉina Nova Jaro.

En antikvaj tempoj, la lanternoj estis ĝuste simpla, pro tio ke nur la imperiestro kaj nobeluloj havis ornamite grandan lanternon. En modernaj tempoj, lanternoj estis ornamitaj kun multaj kompleksaj desegnoj. Ekzemple, lanternoj estas nun ofte faritaj en formoj de bestoj.

En kelkaj regionoj kaj landoj, ĉi tiu festo estas ankaŭ rigardita kiel la ĉina versio de Sankt-Valentena tago, en la festanta tago geamantoj renkontiĝas spekti lanternojn en ĉina tradicio kaj kulturo.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search